Richmond | |||
---|---|---|---|
urbeto kvartalo de Londono vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | TW9 • TW10 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 469 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 3 991 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 27′ N, 0° 18′ U (mapo)51.456-0.30099999999999Koordinatoj: 51° 27′ N, 0° 18′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 5,38 km² ( 538 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Richmond, London [+] | |||
Richmond estas ĉeurba[1] urbo en sudokcidenta Londono,[2][3][4][5] 13.2 km okcident-sudokcidente de Charing Cross. Ĝi estas ĉe meandro de la rivero Tamizo, kaj enhavas nombrajn parkojn kaj malfermajn spacojn, kiel Richmond Park, kaj multajn protektitajn konservareojn,[6] kiuj inkludas multon de Richmond Hill.[7] Specifa Leĝo de la Parlamento protektas la belan pejzaĝon de la rivero Tamizo el Richmond.[8]
Richmond estis fondita post la konstruigo fare de Henriko la 7-a de la Palaco Richmond en la 16a jarcento, el kiu la urbo derivas sian nomon. (La palaco mem estis nomita laŭ la grafeco de Henriko el Richmond, North Yorkshire.) Dum tiu epoko la urbo kaj la palaco estis partikulare asociataj kun Elizabeto la 1-a, kiu pasigis siajn lastajn tagojn tie. Dum la 18a jarcento oni konstruis la ponton Richmond kaj multajn Georgiarkitekturajn terasojn, partikulare ĉe Richmond Green kaj sur Richmond Hill. Tiuj restas bone konservataj kaj multaj havas listigitajn arkitekturajn aŭ heredajn statusojn. La malfermo de fervoja stacio en 1846 estis grava okazaĵo por la enmeto de la urbo en la rapide etendiĝantan Londonon.